Disocio (psikologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri psikologia sinteno. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Disocio.

La nocio Disocio (aŭ disociiĝo[1]) priskribas laŭ difino de DSM-IV la interrompon de la ordinare integremaj funkcioj de la konscio, de la memoro, de la identeco aŭ de la rigardo sur la medion. Disocio laŭ psikiatra kaj/aŭ psikoterapia senco povas esti komprenata kiel difekto de la mensa integrado, je kiu unu aŭ pluraj kampoj de mensaj procesoj estas apartigita disde la konscio kaj funkcias sendepende unu de la alia (disfendiĝo de konscio). Kontraŭe de tio konversio ampleksas somatajn, do sensorajn kaj motorajn fenomenojn.[2]

Male al tio en la klasifikado de ICD 10 la nocioj de disocia obstrukco kaj konversia obstrukco estas sinonime uzataj. La ĝenerala simptomo de disociaj aŭ konversiaj obstrukcoj laŭ tio konsistas el parta aŭ kompleta perdo de normala integrado de la memoro pri la pasinteco, de la identokonscio, de la percepto de tujaj sensaĵoj samkiel de la kontrolo de korpomovoj.[3]

Je disocioj temas pri multforma obstrukco, dum kio okazas parta aŭ kompleta perdo de psikaj funkcioj kiel la memorkapablo, de propraj sentoj aŭ sensaĵo (doloro, timo, malsato, soifo, …), la percepto de la propra persono kaj/aŭ de la medio samkiel de la kontrolo de la korpomovoj. La perdo de ĉi tiu kapablo povas ŝanĝiĝi de horo al horo.

  1. Disociiĝo en NPIV [1]
  2. [DSM-IV]
  3. [ICD 10]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search